Kontribui al Magejo

Multaj homoj el la tuta mondo unuiĝis por krei Magejon – linukso-bazita operacia sistemo kaj viva, amuza komunumo por krei liberprogramaraj projektoj.

Kontribuoj estas bonvenaj, ĉi tio estas Libera Programaro! Se vi estas scivolema kaj celas aliĝi, jen aferoj kiujn vi povas fari dependante de via tempo kaj lertoj; vi ĉiam trovos iun bonveniganta kaj helpanta/mentoranta vin se tio estas necesa, tiel via kontribuo al la projekto estos tiom bona kiel eble!

Kontrolu tion kion vi povas fari sube!

Kontribuaj enirpunktoj

  • Ĉu vi volas kunigi Mageia-komunumon?

    • Vizitu la foruman subtena fako kaj vidu ĉu vi povas respondi demandon.
    • Parolu pri la projekto al la homoj ĉirkaŭ vi, per via blogo, per via konto en Twitter, en via laborejo.
    • Se vi trovas cimon, sendu cimo-raporton.
    • Donacu!
    • Vizitu Magejan eventon, ekzemple testo-tagon, por trovi, reprodukti kaj helpi pri la solvado de cimoj.
    • Aliĝu al teama retlisto kaj sekvu tion okazantan tie, interesiĝu pri la maniero esti utila.
    • Lernu pri libera programaro, nefermita fontteksta kunlaborado kaj pri Magejo konkrete.
    • Se vi estas studento, pripensu la eblon paroli al via profesoro pri la partopreno en la projekto kiel parto de via studado; ne necesas esti prikomputika studento por fari tion.

Taskoj

  • Helpi uzulojn kaj disvastigi la projekton

    Ĉu vi volas bonvenigi kaj helpi novajn uzulojn aŭ kundividi spertojn kun spertohavantaj uzuloj? En retbabilejaj kanaloj, forumoj, retlistojaŭ lokaj eventoj? Simple kontaktu nin per unu el tiuj kanaloj kaj kundividu la amuzon!

  • Skribi, redakti kaj dokumenti

    Ĉu vi skribas praktike, klare, koncize, korekte kaj bele? Ĉu vi volas klarigi kompleksajn ideojn aŭ sistemojn kaj instrui al aliaj homoj? Ĉu vi scias kiel miksi formon kaj enhavon por krei la ĝustan mesaĝon? Kontaktu kun nia teamo pri Dokumentaro!

  • Traduki

    Magejo estas tradukita al pli ol 180 lingvoj! Klarigo, kompletigo aŭ plibonigo de programtradukoj, gvidiloj, lerniloj, ttt-ejoj, merkatikaĵoj, ktp. okazas dank'al la penoj de multaj kontribuantoj. Unuiĝu al ili!

  • Cimo-traktado

    Cimoj okazas! Kaj iuj estas raportitaj. Do, logike ili devas esti triigitaj por faciligi la taskon de la pakistoj/programistoj ripari ilin: validigo (ĉu la cimo estas reproduktebla?), kolekti la bezonatajn sencimigajn informojn de la raportisto, asigni la raporton ĝuste. Nia Cimtaĉmento prizorgas tion kaj pli, kreskigu ĉi tiun teamon kaj ludas esencan rolon en la cimosolvado de Mageia.

  • Testado kaj kvalito-kontrolo

    Ni ne povas havigi programaron pri kies bona funkciado ni havas dubojn! Testantoj kaj kvalito-kontrolantoj certiĝas pri tio ke nia programaro, pakaĵoj, ISO-dosieroj kaj ttt-ejoj plenumas niajn postulojn pri kvalito antaŭ ol ili estas disponeblaj por uzuloj.

  • Merkatiko, komunikado kaj evangelizado + Grafikoj kaj uzula Interfaco-desegno

    Pli bona kompreno pri kiu uzas kaj kontribuas al la projekto por helpi ilin eĉ pli, certigante ke la voĉo de Mageia estas konsekvenca kaj aŭdata, tio estas tasko por la Atelier-teamo (Merkatado kaj Komunikado), sur tutmondaj kaj lokaj skaloj. Programaro ne nur estas kodo nek Magejo estas nur teknologio. Do igu ĝin homa, praktika kaj bela! Se vi havas talenton kaj sperton pri grafika desegno aŭ ergonomiko aliĝu al la teamo Atelier!

  • Kodado kaj pakado

    Kontribuu al la koro de la distribuaĵo per viaj teknikaj trajtoj! Aldonu, riparu kaj tenu programaron inkludotan en la distribuaĵo el fontoj propraj kaj nepropraj de Magejo. Aliĝu al teamo de pakantoj!

  • Paĝaro, ilaro, sistemo-desegno kaj administrado

    Magejo dependas de substrukturo kaj ilaro ebligantaj ĉiujn homojn kunlabori. Tio bezonas spertulojn por krei, tenadi, programi, havigi kaj administri servilojn, konektojn, sekurecon, aplikaĵojn, datum-sendadon, ktp. Pri tio zorgas sistemaj mastrumantoj kaj ttt-ejaj desegnantoj/programistoj/integrantoj.

  • Speguloj

    Igi ke la tuta programaro havigita de Magejo estu disponebla bezonas pluraj speguloj tra la tuta mondo por distribui la ISO-dosierojn kaj la programar-pakaĵojn. Se vi havas iun diskan spacon kaj ret-kapaciton bv. legi kiel vi povas havigi oficialan Magejan spegulon.

  • Donaco

    Financaj donacoj helpas nin realigi konkretajn taskojn, igi pli sekura nian substrukturon, okazigi eventojn, havi disdonaĵojn kaj transportado. Pli ol 200 homoj jam montris sian fidon je ni per ilia mono, aparataro aŭ per aliaj manieroj. Ni tenadas publikan registron pri tio kion ni ricevas kaj kiel ni uzas ĝin.

  • Desegnado, testado, malkovro de tio malkonata

    Ideoj estas bonegaj, sed prototipoj estas pli bonaj. La Mageja projekto ne celas nur krei unikan linuksan distribuaĵon sed ankaŭ krei novajn produktojn kaj spertojn per ĝi kaj per la datumoj ĉirkaŭ ĝi.




Paĝarmapo | Privateca politiko