La projekto Magejo estas viva komunumo, malferma al ĉiuj. Ni volas ke tiu komunumo estu agrabla loko kaj por estontaj kaj por estantaj membroj, kie ĉiuj sentu sin komfortaj kaj akceptataj sendepende de ilia kontribuo.

En la Mageja komunumo, homoj el la tuta mondo kunlaboras por krei liberprogramaran operacian sistemon. Tio eblas dank'al la subteno, laboro kaj entuziasmo de miloj da homoj, inkludante tiujn kiuj kreis kaj uzas Magejon kaj tiujn membrojn de aliaj liberprogramaraj projektoj.

Ĉi tiu dokumento proponas gvidilon por certigi ke ĉiuj Magejaj partoprenantoj povas kunlabori efektive en pozitiva kaj inspira etoso kaj por klarigi kiel unu povas helpi la alian.

Ĉi tiu Konduto-kodo estas akceptata de ĉiuj kontribuantoj kaj uzantoj kiuj partoprenas la Magejan projekton kaj ĝiajn komunumajn servojn.

Rigardo

Ĉi tiu Konduto-kodo enhavas resumon de la kundividataj valoroj kaj komunasaĝo de nia komunumo. La baza komuna regularo sur kiu baziĝas nia projekto inkludas:

Ĉi tiu Konduto-kodo enhavas la akceptatajn konduto-regulojn de membroj de la Mageja komunumo por forumoj, retlistoj, la vikio, la ttt-ejo, retbabilejaj kanaloj, publikaj renkontiĝoj aŭ privataj leteroj rilate la Magejan projekton kaj ĝiajn servojn. La komunumo agadas akorde kun la reguloj de tiu ĉi Konduto-kodo kaj defendos tiujn normojn profitige al la komunumo mem. Estroj de ĉiuj Magejaj teamoj havas la rajton interrompi la aliron de iu ajn homo kiu persiste malplenumas nian Konduto-kodon aŭ, senecese, la problemo povas esti sciigita al la Mageja Konsilantaro por fina decido.

Estu konsiderema.

Viaj agoj kaj laboro koncernos aliajn homojn kaj estos uzitaj de ili samkiel vi estos koncernita de la laboro kaj agoj de aliaj homoj. Iu ajn decido kiun vi prenos koncernos aliajn membrojn de la komunumo, kaj ni esperas ke vi prikonsideru tion kiam vi prenos tiujn decidojn.

Kiel kontribuanto, certiĝu ke vi alte taksas la laboron de aliaj homoj kaj memoru ĉiam kiel la ŝanĝoj kiun vi faras koncernas aliajn homojn. Oni esperas ankaŭ ke vi provos sekvi la projektajn kalendaron kaj gvidilon.

Kiel uzulo, memoru ke kontribuantoj ade laboras pri iliaj kontribuoj al Magejo kaj fieras pri tio. Se vi frustriĝas pro kio konkreta, viaj problemoj estos pli facile solveblaj se vi povas havigi ĝustan informon per bona maniero.

Estu respektema.

Cele al la bonfarto de la Mageja komunumo ĝiaj membroj devas senti sin komfortaj kaj ackeptataj. Trakti aliajn homojn respekte estas tute necese por atingi tiun celon. Se okazas malakordoj vi devas antaŭsupozi ke homoj bonvolas.

Ni ne toleras personajn atakojn, rasismon, seksan aŭ alispecan diskriminacion. Malakordoj estas neeviteblaj ofte sed las respekto al la opinioj de aliaj homoj estas la plej bona maniero por ke ili respektu tiujn viajn. Respekti aliajn homojn, ilian laboron, iliajn kontribuojn kaj antaŭsupozi bonvolon igos la komunumajn membrojn senti sin komfortaj kaj sekuraj. Tio kaŭzos pli da entuziasmo kaj produktiveco.

Ni esperas ke la membroj de nia komunumo estu respektemaj kiam ili rilatas al aliaj kontribuantoj, uzuantoj aŭ membroj de la komunumo. Memoru ke Magejo estas internacia projekto kaj ke vi povas malkoni gravajn aspektojn de aliaj kulturoj.

Estu kunlaborema.

La liberprogramara movado dependas de la kunlaborado: ĝi helpas eviti duobligon da penoj pri la plibonigo de la programaro. Por eviti miskomprenojn provu esti klara kaj konciza kiam vi petas aŭ donas helpon. Memoru ke estas facile miskompreni retpoŝtajn mesaĝojn (ĉefe kiam ili ne estas skribitaj en via gepatra lingvo). Petu klarigojn se io ŝajnas malklara; memoru la unuan regulon, tio estas, antaŭsupozu ke homoj bonvolas.

Kiel kontribuanto vi devus celi kunlabori kun aliaj komunumaj membroj kaj kun membroj de aliaj komunumoj kiuj interesiĝas pri via laboro aŭ dependas de ĝi. Vi devus esti klara kaj doni al la komunumo vian laboron tiel rapide kiel eble (eĉ se ĝi ne estas tute finita). Se vi ŝatus labori pri novaj aferoj en ekzistantaj projektoj sciigu al la teamoj de tiuj projektoj viajn ideojn kaj progresojn.

Ofte ne ĉiam estas eble atingi konsenton pri la realigo de ideo. Tia konsento ne estas necesa por eklabori. Tamen, certiĝu ĉiam pri tio ke vi informas la eksteran mondon pri via laboro kaj publikigu ĝin tiel ke oni povu testi, debati kaj kontribui al viaj penoj.

Kontribuantoj al ĉiu projekto venas kaj foriras. Kiam vi forlasas projekton tute aŭ parte vi devus tion fari fiere pri viaj atingoj kaj faciligante la laboron de tiuj kiuj venos malantaŭ vi kaj daŭre prilaboros la projekton.

Kiel uzulo viaj analizoj estas gravaj. Malriĉaj komentoj povas kaŭzi malbonfarton kaj malstimuli aliajn komunumajn membrojn, sed respektema debato pri problemoj povas havigi pozitivajn rezultojn. Stimulaj vortoj funkcias bonege.

Estu pragmata.

Magejo estas pragmata komunumo.

Ni pli alte taksas realajn rezultojn ol diri la lastan vorton en debato. Ni defendas niajn kernajn valorojn, interalie libereco kaj respektema kunlaboro, sed ni ne ebligas ke argumentoj pri malgravaĵoj haltigu la atingon de pligravaj rezultoj. Ni bonvenigas sugestojn kaj solvojn, ne gravas ilia origino. Se estas duboj, elektu solvon helpontan realigi ideojn anstataŭ tiu kiu estas bona teorie sed kiu ne povas esti realigata. Uzu la ilojn kaj metodojn helpantajn fari la laboron. Lasu ke tiuj kiuj faras la laboron prenu la decidojn. Se estas vidpunktoj kiuj ŝajnas neakordigeblaj inter si konsultu la taŭgan teamestron. Senecese la Mageja Konsilantaro povas esti konsultata.

Helpu aliajn membrojn de la komunumo.

Nia komunumo estas bazita sur reciproka respekto kaj kunlaboremo, respondeca kaj pragmata konduto. Kelkfoje tiuj valoroj devas esti defendataj kaj aliaj komunumaj membroj povas bezoni helpon por tio.

Se vi vidas ke aliaj membroj de la komunumo estas atakataj, pensu unualoke pri la maniero havigi al ili personan helpon. Se vi vidas ke la situacio superas vian individuan helpo-kapablon, kontaktu private la viktimon kaj demandu lin aŭ ŝin ĉu ia oficiala interveno estas bezonata. Sammaniere vi devus helpi iun ajn membro de la komunumo kiu riskas eksplodi, ne gravas ĉu temas pri laborejaj aŭ personaj problemoj.

Kiam problemoj aperas direktu vin unualoke kaj respekteme al implikitaj homoj por memorigi al ili nian Konduto-kodon. Estroj estas difinitaj de iliaj agoj kaj povas doni ekzemplon provante solvi la problemojn laŭ la spirito de tiu ĉi Konduto-kodo evitante ke ili iĝu pligravaj.

Ricevu helpon de aliaj membroj de la komunumo.

Malakordoj kaj politikaj kaj teknikaj okazas ĉiam. Nia komunumo ne estas escepto. La celo ne estas malebligi malakordojn aŭ malsamajn vidpunktojn sed solvi ilin konstrueme. Vi devus direkti vin al la komunumo por ricevi konsilojn kaj solvi malakordojn kaj, se eblas, vi devas konsulti la teamestron plirekte koncernitan.

Pripensu malrapide antaŭ ol igi malakordon publika disputo. Se estas necese petu mediacion kaj provu solvi malakordojn per la malplej emocia maniero. Se vi sentas ke vi aŭ via laboro estas atakataj, atendu iom antaŭ ol varme respondi. Atendu 24 horojn se vi emas uzi emociajn lingvaĵojn ĉar atendo-periodo kelkfoje estas ĉio kion oni bezonas. Ĉiuokaze ni kuraĝigas vin publikigi viajn ideojn kaj laboron tiel ke oni povu testi ilin.

Ĉi tiu dokumento estas sub Licenco Creative Commons Atribuite - Samkondiĉe 3.0 (origina versio).