Mageia estas provizita kiel ISO-bildaj dosieroj, kiuj devas esti skribitaj al malplenaj KD aŭ DVD-diskoj.
Ĉiuj ISO-oj ankaŭ povas esti lanĉitaj de USB-disko.

Por forĵeti Mageia-instalaĵon ISO sur USB-bastonon, vi povas provi unu el pluraj iloj:

  • Por Linukso, IsoDumper, havebla ene de repo. Aŭ ajnaj iloj bazitaj sur dd. UNetbootin ne estas subtenata.
  • Por Vindozo bonvolu rigardi en nia vikio por viaj opcioj.

"Forĵeti" bildon sur fulm-aparaton detruas ajnan antaŭan dosiersistemon en la sekcio; aliro al ajnaj datumoj ne detruitaj estos perdita, kaj la kapablo de dispartigo reduktiĝos al la grandeco de bildo. Alivorte, ĉiuj antaŭaj datumoj sur la aparato estas en risko.

Se vi havas UEFI, proceduro disponeblas en la vikio.

Klasikaj Instalaĵoj-Flavoj

La Klasika ISO estas la tradicia maniero instali Mageia rekte. Rigardu la kompletan dokumentadon por ĉi tiu instalilo.

Pli ol 167 lokaĵaroj estas eltenataj: Deutsch, English, Español, Français, Italiano, Português, Svenska, Nederlands, Polski, Dansk, Pусский kaj multaj pli! Vidu detalan liston.

Ĉi tiuj ISO-oj enhavas Liberan Programaron kaj kelkajn proprietajn pelilojn.Oni demandos al vi, kian programon vi volas instali.La instalilo inkluzivas la kapablon aldoni la interretajn Mageia-deponejojn dum la instalado, kio signifas, ke vi povas instali eĉ pli da pakaĵoj ol tiuj disponeblaj en la ISO.

Por 32 kaj 64 bitoj, grandeco de la ISO-oj estas proksimume 4.1GB.

aŭtonomaj DVD-oj

Aǔtonomaj ISO-oj permesas vin provi Mageia 9sen instalado. Vi povas ruli Mageia rekte de DVD aŭ USB-aparato, kaj provi ĝin uzante unu el la grafikaj uzantinterfacoj kiel GNOME, Plasma aŭ Xfce.

Se vi estas feliĉa kun la Mageia sperto, vi povas tiam instali ĝin sur via malmola disko de la aŭtonoma rimedo.

Uzu aǔtonomaj DVD-ojn NUR por freŝaj novaj instalaĵoj. NE uzu ĉi tiujn Aǔtonomaj DVD-ojn por ĝisdatigi de la antaŭa Mageia eldono! Uzu klasikan instaladon kaj vidu ĝisdatigan gvidilon.

Por Aǔtonomaj DVD-oj, grandeco de la ISO-oj estas proksimume 2.9 - 3.8GB.

Dratret-bazita instalo-KD

Elŝutu rapide kaj tuj ekŝarĝu en instala reĝimo de kabligita-reto aŭ loka disko.

Rigardu en lavikio por akiri liston de eblecoj.

Grandeco de la ISO-oj estas ĉirkaŭ 50MB.

Labortablo

GNOME Desktop

Plasma Desktop

Xfce Desktop

Reta instalilo

Dratretbazita instalilo, Liberprogramara KD

Enhavas nur liberan programaron

Dratretbazita instalilo + nelibera firmprograma KD

Enhavu neliberajn ŝoforojn necesajn por kelkaj diskregiloj, kelkaj retkartoj, ktp.

Subtenita Arkitekturo

64 bitoj

Plej novaj komputiloj subtenas x86-64 (ankaŭ konatan kiel AMD64 kaj Intel64), sed kelkaj tekkomputiloj kaj netbookprocesoroj ne subtenas ĝin.

32 bitoj

Ĉi tiu versio funkcias en ĉiuj komputiloj inkluzive de tiuj, kiuj subtenas 64 Bitojn. Se vi havas pli ol 3 GB da RAM, vi tamen preferu la 64-bitan version.