Magejo estas sociala programaro

  • Kiel komunumo ni alte taksos niajn uzulojn. Ni ĉiam havos kontakton kun nia uzularo ĉar ili estas parto de la komunumo samkiel programistoj kaj organizantoj.
  • Ni pensas ke niaj plej gravaj aktivoj estas kaj homoj kaj la komunumo.
  • Ni ĉiam estos komunuma distribuaĵo kiu alte taksos la komunumajn kontribuojn.
  • Ni ĉiam estos inkluda distribuaĵo kiu certiĝos pri tio ke ĉiuj membroj de la komunumo estas aŭskultataj.
  • Ni tre estimas amikecon kaj pro tio ni stimulos socialajn interrilatojn inter membroj de la komunumo.
  • Ni alte taksas integrecon, komunumon, konfidon kaj ĉiam defendos la plej altajn etikajn normojn.
  • Ni ĝuos super io ajn nin mem :-).
  • Ni penos por tenadi la bonvolon kaj nia kaj de la plivasta komunumo de nefermita fontteksta programaro.
  • Ni helpos unu la aliajn. Kiam io ne estas ĝusta ni faros la adekvatajn paŝojn por trovi plibonan solvon kaj uzi ĝin.

Magejo estas potenca teknologio

  • Ni, kiel libera programaro kaj kiel operacia sistemo, senhalte novigos por daŭre esti progresanta komputada teknologia elekto.
  • Ni havos la lastajn ĝisdatigojn de la nerfemita programaro kaj elektos ekvilibron inter moderneco kaj fidindeco en niaj publikigoj.
  • Ni tenados la vivoforton de nia komunumo kun la celo esti avangardo per la kunlabora programado.
  • Ni kuraĝigos niajn uzulojn por esti tiel lertaj kiel eble pri iliaj komputiloj.
  • Ni penos por ke nia programaro estu facile uzebla. Ni havigos kompletan aron da novigadoj por novuloj sed ankaŭ por spertuloj.

Magejo estas scio

  • Programaro estas grava parto de niaj ĉiutagaj vivoj, en preskaŭ ĉiuj interagadoj hejme kaj tra la tuta mondo estas komputil-kodo. Ni penos por kompreni ĝin kaj kiel ĝi funkcias en niaj ĉiutagaj vivoj.
  • Ni donos potencon al nia uzantaro malmitigante altajn teknologiojn.
  • Ni agnoskas ke ni estas homoj. Fiaskoj kaj mankoj okazas. Ni prenos tion en konsideron en nia programaro, en niaj vivoj kaj en niaj streboj al feliĉo. Ni evoluos.
  • Ni kredas ke ne estas io tiom bela kiom kompreni la programaron uzatan ĉiutage. Do, ni malferme edukos homojn pri libera programaro, nia komunumo kaj nia operacia sistemo.

Magejo estas kvalito

  • Magejo baziĝos sur bonaj postuloj pri kvalito/stabileco.
  • Magejo plenumos la normojn de la nefermita fontteksta programaro.
  • Magejo ĉiam respektos alt-sekurecajn kaj privatecajn normojn/teknologiojn por protekti la datumojn de ĝiaj uzuloj.

Magejo estas malfermaj rilatoj

  • Ni garantios la estontecon de la distribuaĵo per ĝia komunumo.
  • Ni kunlaboros kun aliaj liberprogramaraj distribuaĵoj kaj kerno-programistoj per kodo-kontribuoj.
  • Ni laboros kune kun aliaj nefermitaj fonttekstaj projektoj.
  • Ni bonvenigos komercajn firmaojn kiel parton de nia komunumo.
  • Magejo ĉiam baziĝos sur nefermita fontteksta programaro. Tamen, ĝi ĉiam estos malferma al neliberaj kontribuoj por havigi alternativojn al niaj uzulaj bezonoj kaj atendoj.
  • Magejo ĉiam estos kolektiva, internacia kaj organiza projekto reprezentanta niajn diversecan komunumon.