Mageia 2 » por via persona komputilo

Multe

Estas 19 881 pakaĵoj en niaj deponejoj. Kaj tio estas nur en la 64-bita branĉo.

La totala nombro duoblas tiun ciferon – kaj se oni kalkulas la deponejon "backport" kaj la pakaĵojn testatajn en la Kaldrono... oni rimarkos ke la uzuloj de Magejo estas saturitaj per elektoj.

Jen transversa tranĉo, unue de la grafikaj ĉirkaŭaĵoj kaj poste de la kernaj aplikaĵoj kiujn oni povas uzi en la labortablo:

Ĉirkaŭaĵoj

Magejo 2 havas la plej gravajn labortablajn ĉirkaŭaĵojn:

  • KDE4 SC 4.8.2,
  • GNOME 3.4,
  • XFCE 4.9,
  • LXDE,
  • Razor-Qt,
  • E17.

Kaj estas fenestraj administriloj, inkludante Openbox, WindowMaker, IceWM, Fluxbox, Fvwm2 kaj Awesome.

Aplikaĵoj →

Estas multegaj elekteblaj aplikaĵoj – inkludante la plej popularajn.

Paĝaro

Elektu vian retumilon inter Firefox ESR 10.0.4, Chromium-browser 180.1025.160, Epiphany 3.4.1 kaj Opera 11.64 – aŭ unu el multaj aliaj kiel Lynx aŭ Konqueror; tiam elektu retpoŝtan klienton inter Kmail 4.8.2, Thunderbird ESR 10.0.4, Evolution 3.4.1 aŭ eble Claws-Mail aŭ Mutt.

Mesaĝado

Elektu inter Kopete, Pidgin, Empathy kaj Kadu por tujmesaĝado; uzu Quassel, Konversation, XChat-Gnome aŭ KVirc por retbabilado; provu QuteCom aŭ Ekiga (aŭ eĉ Skype) por retotelefonado.

Oficejo

La du plen-trajtaj oficejaj programoj LibreOffice kaj Calligra estas tie, kaj ankaŭ AbiWord, kaj aro da teksto-redaktiloj inkludante Kate; por financo estas KMyMoney, Skrooge aŭ la profesi-nivela GnuCash.

Bildo

Uzu la potenca GIMP por bildo-traktado, aŭ Inkscape por vektor-desegnado; Blender estas tie por serioza animacio. Digikam aŭ Showfoto zorgos pri viaj fotoj, parolos kun via kamerao kaj havigos al vi bazan bildo-redaktadon.

Sono

Por ludi son-dosierojn elektu Amarok 2.5.0 aŭ Rhythmbox interalie; uzu VLC, Totem aŭ MPlayer por video kaj sono, aŭ uzu XBMC Media Center kiel vian hejman distran sistemon. Kelkaj pakaĵoj estas disponeblaj en la deponejoj Core kaj Tainted: la pakaĵoj en la deponejo Core eltenas nur senpatentajn kodekojn kaj la pakaĵoj en la deponejo Tainted eltenas ĉiujn kodekojn por uzuloj kiuj loĝas en landoj kie tiuj kodekoj ne malobservas lokan leĝaron.

Video

Por redakti video-dosierojn, provu Avidemux, Kino aŭ OpenShot; por subtekstoj estas Gaupol aŭ Subtitles Composer; uzu MythTV, Miro, tvtime, FreetuxTV aŭ Me TV por spekti aŭ registri TV-programojn.

Pli

Estas disponebla ZoneMinder por fermita televid-cirkvita sekureco; VirtualBox aŭ WINE por virtualigo; kaj aro da programad-ĉirkaŭaĵoj kiel Anjuta, Eclipse, Netbeans aŭ KDevelop.

Por plia informo pri ĉi tiuj kaj aliaj pakaĵoj, kontrolu la Publikig-notojn de Magejo 2.

Vi povas rigardi la Magejan Aplikaĵ-datumbazon por aliri plikompletan liston de Magejaj pakaĵoj.



Sitemap | Privacy policy