Mageia 2 » por via servilo

Magejo 2 havas ĉiujn servojn kaj servilajn pakaĵojn kiujn vi bezonos por funkciigi vian servilon.

Krom la elektoj inkluditaj ĉi tie vi trovos multajn aliajn en la deponejoj: vi povas uzi rpmdrake por serĉi pakaĵojn aŭ kontroli la Magejan Aplikaĵ-datumbazon.

Administrado

Por centraliza administrado ni inkludas puppet 2.7.11; ni uzadas ĝin en nia propra substrukturo.

La tuta alt-disponebleca stako estis ĝisdatigita, kaj nun ĝi inkludas drbd 8.3.11, Corosync 2.0.0 kaj Pacemaker 1.1.7.

Datumbazoj

Inkluditaj datumbazoj estas PostgreSQL 8.4.11; MariaDB, kiu anstataŭigas MySQL 5.5.23; BDB.

Kaj estas ankaŭ serviloj NoSQL: CouchDB 1.1.1, Redis 2.4.8, Cassandra 1.4.0, MongoDB 2.0.3.

Serviloj

TTT-ejaj serviloj inkludas Apache 2.2.22, Cherokee 1.2.101 kaj lighttpd 1.4.30.

Por dosier- kaj dosieruj-kundivido kaj reta printado per heterogenaj retoj, ni havas Samba 3.6.5, OpenLDAP 2.4.29 kaj Cups 1.5.2.

Retpoŝtaj serviloj inkluditaj en Magejo 2 estas Postfix 2.8.8, Cyrus-imapd 2.4.13 kaj Dovecot 1.2.17.

Por plia informo pri ĉi tiuj kaj aliaj pakaĵoj, kontrolu la Publikig-notojn de Magejo 2.

Vi povas rigardi la Magejan Aplikaĵ-datumbazon por aliri plikompletan liston de Magejaj pakaĵoj.



Sitemap | Privacy policy