Estas pli ol 21 700 pakaĵoj en niaj magazenoj. Kaj tio estas nur por la 64-bita branĉo.
La totala nombro duoblas tiun ciferon – kaj se oni kalkulas la deponejon "backport" kaj la pakaĵojn testatajn en la Kaldrono... oni rimarkos ke la uzuloj de Magejo estas saturitaj per elektoj.
Jen transversa tranĉo, unue de la grafikaj ĉirkaŭaĵoj kaj poste de la kernaj aplikaĵoj kiujn oni povas uzi en la labortablo:
Mageia 3 havas ĉiujn gravajn labortablajn mediojn
Kaj estas fenestraj administriloj, inkludante Openbox, WindowMaker, IceWM, Fluxbox, Fvwm2 kaj Awesome.
Estas multegaj elekteblaj aplikaĵoj – inkludante la plej popularajn.
Choose your web browser from Firefox ESR 17.0.6, Chromium-browser 26.0.1410.65, Epiphany 3.6.1 or Opera 12.15 – or one of the many others such as Lynx or Konqueror; then pick an email client from KMail 4.10.2, Thunderbird ESR 17.0.6, Evolution 3.6.3 or maybe Claws-Mail or Mutt.
Elektu inter Kopete, Pidgin, Empathy kaj Kadu por tujmesaĝado; uzu Quassel, Konversation, XChat-Gnome aŭ KVirc por retbabilado; provu QuteCom aŭ Ekiga (aŭ eĉ Skype) por retotelefonado.
La du plen-trajtaj oficejaj programoj LibreOffice kaj Calligra estas tie, kaj ankaŭ AbiWord, kaj aro da teksto-redaktiloj inkludante Kate; por financo estas KMyMoney, Skrooge aŭ la profesi-nivela GnuCash.
Uzu la potenca GIMP por bildo-traktado, aŭ Inkscape por vektor-desegnado; Blender estas tie por serioza animacio. Digikam aŭ Showfoto zorgos pri viaj fotoj, parolos kun via kamerao kaj havigos al vi bazan bildo-redaktadon.
Por ludi sondosierojn, elektu el Amarok 2.7.0 kaj Rhythmbox, inter aliaj; uzu VLC, Totem aŭ MPlayer por video kaj audio, aŭ uzu la XBMC Media Center kiel vian hejman distran sistemon. Kelkaj pakaĵoj troveblas en kaj la Core kaj Tainted-deponejoj: la pakaĵoj en la Core-deponejo subtenas nur ne-patentajn kodekojn kaj la pakaĵoj en la Tainted-deponejo subtenas ĉiujn kodekojn, por uzantoj kiuj loĝas en landoj kie tiuj kodekoj ne havas. malobservi lokajn leĝojn.
Por redakti videodosierojn, provu Avidemux aŭ OpenShot; por subtekstoj, estas Gaupol aŭ Subtitles Composer; uzu MythTV, Miro, tvtime, FreetuxTV aŭ Me TV por spekti aŭ registri televidprogramojn.
Estas disponebla ZoneMinder por fermita televid-cirkvita sekureco; VirtualBox aŭ WINE por virtualigo; kaj aro da programad-ĉirkaŭaĵoj kiel Anjuta, Eclipse, Netbeans aŭ KDevelop.
Por pliaj informoj pri ĉi tiuj kaj aliaj pakaĵoj, kontrolu la Eldonnotojn de Mageia 3.
Vi povas rigardi la Magejan Aplikaĵ-datumbazon por aliri plikompletan liston de Magejaj pakaĵoj.