Mageia 3 » por via servilo

Mageia 3 havas ĉiujn ĉefajn servojn kaj servilajn pakojn, kiujn vi bezonos por funkcii vian servilon.

Krom la elektoj inkluditaj ĉi tie vi trovos multajn aliajn en la deponejoj: vi povas uzi rpmdrake por serĉi pakaĵojn aŭ kontroli la Magejan Aplikaĵ-datumbazon.

Administrado

Por pliaj informoj pri ĉi tiuj kaj aliaj pakaĵoj, kontrolu la Eldonnotojn de Mageia 3.

La tuta Alta Havebleca stako estis ĝisdatigita, kaj nun inkluzivas drbd 8.4.2, Corosync 2.3.0 kaj Pacemaker 1.1.8.

Datumbazoj

Datumbazoj inkluzivitaj estas PostgreSQL 8.4.17; MariaDB 5.5.28, kiu anstataŭas MySQL; BDB.

Kaj ankaŭ ekzistas NoSQL-serviloj: CouchDB 1.2.1, Redis 2.6.5, MongoDB 2.2.2.

Serviloj

Retaj serviloj inkluzivas Apache 2.4.4, Cherokee 1.2.101 kaj lighttpd 1.4.32.

Por kundivido de dosieroj kaj dosierujoj kaj retpresado en heterogenaj retoj, ni havas Samba 3.6.15, OpenLDAP 2.4.33 kaj Cups 1.5.4.

Poŝtserviloj inkluzivitaj kun Mageia 3 estas Postfix 2.9.6, Cyrus-imapd 2.4.17 kaj Dovecot 2.1.15.

Por pliaj informoj pri ĉi tiuj kaj aliaj pakaĵoj, kontrolu la Mageia 3 Release notes.

Vi povas rigardi la Magejan Aplikaĵ-datumbazon por aliri plikompletan liston de Magejaj pakaĵoj.



Sitemap | Privacy policy